TRA LA MONDO

De par le monde..(Migri per piedoj / Voyager à pieds)

(la blogo kiu pli kaj pli esperantiĝas...)

22 mai 2007

VÄNGE, 10e MAJ 07

ESPERANTE


Mi jam estas cxi tie de 4 semajnoj longe, ni faris tiom multe da ajxojn.

Ni fumigis kapro viandajxon, por tio ni konstruis fumigsxrankon kie pecetoj da viandajxo estas.
Fajro kun betulo ligno, sed fakte ne devas fajri/flami sed nur fumi (ni do uzas pudrigitan lignon) . Tiel la fumo eniras la sxrankon kaj fumigas/sekigas la kapron dum deko da horoj .
Attentu ke ne eniru flamoj en la sxranko !
Post tio la pecoj bezonas sekigxi kelkaj tagoj en la domo.
Nun, ni mangxas bonegan kaprviandajxon...

Poste, ni laboris la hauxton por ke gxi igxu mola kaj kvazaux dolca. Post horoj da laboro, skracxante, la hauxto pretas por igxi sxuoj aux vestajxo.

Ni ne nur "laboris", krom tio ni festis, cxe amikoj kaj cxe ni por la tradicia festo "sista april" -lastan de aprilo.
Ni helpis amikon kiu faris grandan tagmangxon, ni bakis panon en ligna forno, estis bonege labori kun gxi. Nun ni pensas baki denove aliaj fojoj.

Unu el la dek kokinoj kovis ovojn, nun trovigxas ok kokidoj.
Sxajnas ankaux ke kaprino naskigos kapridon, sed ni tute ne scias kiam okazos.

Tiu cxi mesagxo datas je la 10a de majo, sed fakte mi postskribas gxin hodiaux la 22an.
Kial ? cxar mi ne havas nek tiom da tempo nek tiom da volo por retumi.
Jes, sed kial vi dauxre estas en Vänge anstataux piediri ? nu, jen la vero :
mi ne plu piediradas-os, mi fakte renkontis Svedulinon kun kiu mi nun vivadas.
Jes ja, tie cxi en Vänge. Tiu cxi mirinda virino kiu haltigis min nomigxas Astrid, sxi ankaux kapablas esperanton, kaj tiom da aliajn ajxojn...

Do ni baldaux tranlokigxos, ses kmj for de Vange, en plena kamparo, cxe malnova bieno.
Trovigxas domacxo ke ne purigas, kaj mirindeble ankaux parko kun cxirkauxbarilo trovigxas precize por sxafoj (kelkjaroj antauxe).
Ni do planas pasxtigi sxafoj kaj kaproj tie. Kaj evidente kokindomo atendas novajn kokinojn...

Baldaux mi ne plu havos komputilon, ne zorgu kiam ne plu trovigxos novajxoj...

Kaj fine mi volas dankadi denovi cxiuj kiuj gastigis min (aux nin en alia tempo), kaj baldaux mi havos domon kie gastigi. Mi plezure invitas vin cxiujn, sed bonvolu ne flugu se vi ne elektus la piediradon.

Gxis karaj,
fartu bone.

Maksim

1 Commentaire(s):

At 06 décembre, 2007 19:38, Blogger Unknown écrit...

Kara Maksim,
Cxu vi memoras min? Mi februare gastigis vin en Vallensbaek en Danio. Vi estis por mi unu el la plej karaj kaj plej interesaj P.servaj gastoj, kiujn mi gxis nun gastigis! La 15-an de decembro mi rakontos pri vi cxe la Kopenhaga Zamenhof-festo. Kompreneble mi volas informigi la festanojn pri kie vi nun trovigxas. Kia bela surprizo, vi estas kaj eble restos en Svedio, kaj vi jam trovas felicxon.
Transdonu al Astrid miajn plej korajn dezirojn kaj cxion bonan al vi.
Amike
Betty Chatterjee.

 

Enregistrer un commentaire

<< Carnet de bord / Vojlibren